Deviga konfiguraĵo
Instalado de Linuks-Mandrejko estas, plej ofte, tiel simpla kiel enŝovi la Instaladan KD en via KD-ROM-a drajvo, kaj restartigi vian komputilon. Bonvole vidu metodo 1.
NOTU:
Sube estas listigitaj la diversaj manieroj por instali Linuks-Mandrejkon:
La Instalada KD-ROM estas startigebla. Plejofte, vi povas simple enŝovi la KD-ROM-on en la drajvon kaj restartigi la komputilon. Obeu la instrukcion montratan ĉe la ekrano: premu la [Enigan] klavon por startigi la instaladon, aŭ premu [F1] por pli da helpo.
NOTU:
Sur certaj porteblaj komputiloj, la sistemo eble ne
restartas de la KD. Tiuokaze, ankaŭ ĝi estas startigebla, kaj uzas
pli “sekuran” startprocedon. Kiam aperas la invito, ŝanĝu la
KD. Se ankaŭ la dua KD ne startas, vi devas prepari
ŝargdisketon.
Vidu la 2-an metodon
por detaloj.
Se via komputilo ne povas starti de la KD-ROM, vi devas fari ŝargdisketon sub Vindozo jene:
Por komenci la instaladon,
Se ial ajn la antaŭaj metodoj ne taŭgas por vi (vi deziras uzi perretan instaladon, instaladon ekde pcmcia-karto aŭ ...), vi ankaŭ bezonos fari ŝargdisketon :
xxxxx.img estas la imaga dosiero:
cdrom.img | instalado ekde KD-ROM |
hd.img | instalado ekde fiksita disko. |
network.img | instalado per from ftp/nfs/http (reto) |
pcmcia.img | instalado ekde pcmcia-aparatoj (atentu, la plej multaj ret-adaptiloj estas nuntempe rekte subtenataj de network.img) |
hdcdrom_usb.img | instalado ekde fiksdisko aŭ de KD-ROM-o konektita al USB |
network_gigabit_usb.img | instalado el reto kun gigabita aŭ USB-adaptilo |
blank.img | instalado uzanta vian propran Linuks-kernon |
Por uzi blank.img, formu vian propran Linuks-kernon, kompilante ĉian necesan subtenon ene de la kern-imago (ne kiel modulon). Poste, post kreado de la disketo de blank.img, kopiu vian “vmlinuz”-kern-imagon sur la disketon.
Vi povas uzi ankaŭ teksto-reĝiman instaladon, se ial vi spertas problemojn uzante la defaŭltan grafikan instaladon. Por uzi ĝin, tajpu: [F1] ĉe la Linuks-Mandrejka bonveniga ekrano, kaj poste text ĉe la prompto.
Se vi bezonas savi vian ekzistantan Linuks-Mandrejkan sistemon, enŝovu vian Instaladan KD-ROM (aŭ iu ajn rilatan disketon), tajpu [F1] ĉe la Linuks-Mandrejka bonvena ekrano, kaj poste rescue ĉe la prompto.
Vidu http://www.linux-mandrake.com/drakx/README por pli da teknika informo.
Grava noto:
La salutnomo “root” donas al vi liberan aliron al via Linuksa sistemo. Ne uzu ĝin krom por konfiguri aŭ administri Linukson. Por ĉiutaga uzado, uzu normalan uzantan salutnomon kiun vi povas krei per la konfigurilo "userdrake" aŭ per la komandoj "adduser" (aldonu salutnomon) kaj "passwd" (ŝanĝu pasvorton).
Por plia subteno pri instalado vidu la Mandrejkan difusiĝ-liston kaj FAQs (Oftaj Demandoj) ĉe la Mandrekja TTT-servilo: